Bound to the Blockchain- Ligita je la Blokĉeno

in #esperanto5 years ago (edited)

Antaŭ nelonge la Ĉina registraro kontraŭstaris la ĉiferecan teknologion, aparte ties unuan aplikon, la eblon krei monon.
Sed nun la prezidanto de Ĉino parolas pri la neceso nepre antaŭenigi tiun teknologion. Kaj lia unua oficiala agado blokĉena estas la projekto "Koro de la Ĉeno". Temas pri aplikado kreita de la Propagando kaj Novaĵo-Departemento de la Komunista Partio por ĝiaj membroj:

"Sperti la novan teknologion de blokĉeno, en nova formo por permesi al partianoj konservi siajn originalajn intencojn, kontroli la originalajn intencojn, ne forgesi la originalajn intencojn"

La kamaradoj devas resti respondecaj pri sia fidela promeso al la partio aŭ la homoj por ĉiam, ĉar ili estos eterne ligita al la ĉeno; ĉiu povas vidi tion kaj ne eblas forigi tiujn anoncojn.

La komunista partio (fondita en 1921) havis 90,59 milionojn da membroj fine de la pasinta jaro. Estis jam 4,49 milionoj kiam la Ĉina Popola Respubliko estis fondita en 1949. Verŝajne je la centa datreveno de la fondo estos cent milionoj.


Membroj de la partio rekonfirmas sian fidelecon http://www.china.org.cn/china/2019-07/01/content_74938199.htm

"Estas mia volo aliĝi al la Komunista Partio de Ĉinio, teni la programon de la Partio, observi la dispoziciojn de la Partia konstitucio, plenumi devojn de Partia membro, plenumi la decidojn de la Partio, strikte observi Partian disciplinon, gardi Partiajn sekretojn, esti lojala al la Partio, laboru forte, batalu por la komunismo dum mia tuta vivo, estu preta ĉiumomente oferi mian tutan por la Partio kaj la homoj, kaj neniam perfidu la Partion. "
(Atesto pri akcepto de komunista partio)

Nu, ĉu tio supriziĝas vin, ĉu tio afero iom familias al vi? Teknologio estas tutneŭtrala afero, ĉu ne?

Dankon pro via legado kaj voto. Bonan tagon al vi.

Sort:  

Very funny in a way! They now depends on blockchain for better or for worse!