Hemp a graet building material / Fibra kanabo kiel bona konstrua materialo

in #esperanto6 years ago (edited)

When we see on Steemit pictures of the beautiful hemp plant usually we think about it as the magical herb for dreamers in connection with concerned policemen hunting its secrete owners. Or we are thinking about the use of cannabis as medical plant. Less often hemp is known as a great building material. That is the topic of this article (Esperanto). 

            

           Foto libera de PIXABAY

Kiam ni vidas en Steemit bildojn de kanabo planto, ni kutime pensas pri la magia herbo por revuloj kaj pri la problemo posedi ĝin (en multaj landoj laŭ policistoj tio estas panebla krimo). Aŭ ni pensas pri la medicina apliko de kanabo. Malpli konata estas, ke tiu mirinda planto ankaŭ estas uzata kiel konstrua materialo. Ekzemple, kiam ĝi estas uzata kiel izolaĵo, ĝi pli valoras ol modernaj materialoj. Tiu ĉi izolaĵo protektas konstruaĵojn kontraŭ rapida varmoperdo ĉe malvarmega vento, noktaj temperaturfalo aŭ veterŝanĝo. Ĝi havas kapablon bone ŝtoki varmon (trifoje pli bona ol kutimaj izolaĵoj). La plej multaj aliaj izolaĵoj estas tre problematikaj koncerne nian medion. Pensu ekz pri toksikaj aldonaĵoj en ĝi. Ankaŭ en kazo de brulado de konstruaĵo, industria kanabo ne estas tiel rapide ekbrulema kiel ekz Steropuro. Kaj eble la plej intersa trajto de ĝi estas, ke ĝi estas tre spiraktiva, tio signifas, ke humido povas trairi tiun materialon. Kaj rigardita de la medioprotekta perspektivo- kanabo ligas CO2. Alia nova invento estas kanaba betono (angl. hempcrete). Bonvolu rigardi al https://steemit.com/offgrid/@harvardhomestead/the-hempcrete-haywagon-house . Jen kanada paro ĵus konstruas malgrandan moveblan domon per tiu materialo. La kanabobetono estas pli malpeza ol la kutima, kiu ankaŭ voradas amason da energio. Kanabobetono estas bona varmoŝtokanto kaj bona izolanto de bruo.

Se vi volas uzi kanabon en la konstrua kampo, iu devas antaŭe kultivadi tiun planton. En la plej multaj malorientaj ŝtatoj la kultivado ankoraŭ estas ĝenerale malpermesita. Sed ne estis ĉiam tiel. En multaj eŭropaj landoj kaj en Usono jam ekzistis sufiĉe granda industria kanabo- agrikulturo en la unua duono de la pasinta jarcento. Sed tio estas alia rakonto.

Picture: usindustrialhemp.wordpress.com- montras usona bienisto labori kun kanabo post la rekolto

Tamen nuntempe multaj iniciativoj klopodas ŝanĝi tiun situacion. Mi volas paroli pri entrepreno en nordorienta parto de Germanio, nome Hanffaser Uckermark e.G. kiu ekde 22 jaroj evoluas kaj produktas kanaba konstrua materialo. Kune kun la universitato en Graz/Austrio, en pionira laboro tiu kooperativio antaŭenpuŝis la novan teknologion por industrikanaba uzado.Tiu ĉi kooperativo ne nur senrubaĵe kaj ekologie produktas, ĝi ankaŭ ŝtrebas al socia ekonomio. Do neniu hierakio, justa salajro por ĉiuj ktp.

Interalie Hanffaser Ukermark evoluis specialajn maŝinojn por la rikolto de industria kanabo. Unu el ili estas patentita kaj rigardita kiel la plej bona tutmonde.

Ankoraŭ nuntempe oni bezonas apartan permeson por agrikultivadi kanabon. Nur registritaj entreprenoj povas fari tion kaj ĉiam ili estas rigide kontrolitaj. Ho, ja temas pri THC- enhavo en la planto. Sur proksime 400 hektaroj la kooperativo kreskigas kanabon. En Germanio, kie jam antaŭ 7500 jaroj kanabo estis kultivita, nuntage entute estas proksime 2500 hektaroj kultivitaj.

La planto bezonas ĉirkaŭ cent tagoj por elkreski al alto de 3-3,50 metroj. Alie ol en privata uzado, kie oni ŝatas solajn plantojn, en la industria kampo kanabo estas tre dense plantita, por ke la grundo estas ombrigita kaj la plantoj ne kreskigas tro dikajn tigojn. Ankaŭ iliaj floroj estas pli malgrandaj. 

                      

                      Foto de hanffaser.de

La produkopaleto enhavas diversajn aĵoin de izolaĵoj (malligitaj kaj solidaj), ĝis konstruaj materialoj (blokoj, argiloj), ĝis pistujoj.

Do, kiam vi havas ŝancon mem konstrui domon por via familio nepre pripensu la uzadon de industria kanabo. Ne nur revu pri tio.

Dankon pro via atento kaj agrablan tagon al vi!



Sort:  

Once I read a book called "The emperor wears no clothes."
It covered the use of hemp oil, hemp fibre and so on & etc...
Thanks for reminding us about the many options there are to reduce the use
of toxins.

Thanks for your comment. True it is an important topic. I don't know that particular book, but I have read quite a bit about the history of hemp. I am so glad to see this little East German business doing so well.
http://www.hanffaser.de/uckermark/index.php/britain/englstart. Kind of new beginning.

I just checked the website & an interview with the guy who runs this business.

My take:
One of the best properties of hemp is that it does not require much pesticides and/ or
fertilizer, as in;
No need to destroy another Aral sea for cotton growth.

Cheers

In Thailand, Hemp has been used to make into clothes. They have the same feel and look as linen but much stronger fabric. Hemp has been used as medicine by local villagers in the south of the country since forefather generations.
Now, some drug industry people lobbied to make them illegal so that they can make more money!

Yes hemp is an incredibly plant. It is time to recognize that again in the western world. To ban any plants on earth is pure stupidity.