Kial gravas, ke infanoj ankaŭ estas malokupitaj

in #esperanto4 years ago


(Libera bildo de pixabay)

Ni homoj de okzidenta mondo ŝatas vidi niajn idojn kreskantaj kun multaj ludiloj. Je ĉiu Kristnasko aŭ naskiĝtago de niaj infanoj novaj ludiloj estas ofertitaj. Ni deziras teni ilin ĉiam okupitaj, ĉar laŭ tradicia diraĵo, malokupado ja estas komenco de malvirto. Do ni tenas niajn idojn interesitaj kaj iliajn atenton alta per diversaj aferoj. Plej nova teknologio ankaŭ servas infanan fantazion kaj ludemon per programitaj ludoj sur ekrano.

Sed tiaj elektronikaj ludoj povas fari ne nur dependema, sed fine ankaŭ malkrema. Kiam la ekrano fermiĝas, infanoj falas en truon; ili ne plu scias, kion fari sen gvidado de ludilo aŭ gepatroj. Aliaflanke, infanoj, kiuj havas sufiĉe da tempo kaj spaco por mem elpensi ludojn estas la plej imagemaj kaj kreemaj ludantoj. Temas pri nestrukturita ludo, malfermita, sen iuj antaŭdeterminitaj reguloj. Kaj sen iu aparta intenco de elkreskantoj aŭ iu ekstera instanco. La ludo evoluas dum ludado.
Kontraŭe, kiam infanoj sidas je la ekrano- en Usono proksime 5-6 horoj je la tago- ne restas mensa spaco por kreemo. Kiel povas enkapiĝi nova ideo, kiam la menso daŭre estas okupita? Nur dum malstreĉa kaj libera kondiĉo ĝi estas preta por tiaj.

Ni gepatroj ofte zorgegas pri ebla enuo de niaj idoj. Kiu ne konas ties esprimaĉon? Tamen estas ĝuste la malokupado, kion ili nepre bezonas. Revi, sencele pripensi kaj vagante movadi estas efektivaj antaŭkondiĉoj por vera kreemo.
Sed ekzistas ja bonaj komputilaj ludoj, kiel ekz. Minecraft, por instigi kreemon kaj kiuj ne estas timigigaj aŭ perfortaj, ĉu ne? Tamen iu jam diris, ke Minecraft estas ludo de lignaj blokoj baze de steroidoj. Kvankam infanoj mem povas esplori kaj krei novajn mondojn virtualajn per kontrolo kaj precizeco, Minecraft ja nur estas programita dudemensia framo en kiu la ludanto agas. Efektive, la nura tasko por li estas, krei eĉ pli kompleksajn strukturojn per miloj da kuboj. Kio ŝajnas kiel malfermita fino-ludo estas efektive senfina, sisifosa laboro por ke vi plu konstruu la diversajn projektoj. Ĉar Minecraft aŭ aliaj kompareblaj komputilaj ludoj estas dependemaj, rompo de ludo faras la ludanton iel konfuza, malveka aŭ incitema aŭ eĉ agresa.
Kelkaj homoj supozas, ke tio okazas pro troa uzado de la elektronikaj iloj, do elektromagneta radiado.

Certe, la infano post longa ludadotempo ne plu „komprenas“ la efektivan mondon kaj ties regulojn. Ĉio ŝajnas ege malrapida kaj konfuza ol en la virtuala mondo. Interagado kaj ofte malfacila kaj kompleksa konsentotrovo kun veraj homoj bezonas paciencon kaj kompromisan pretecon.

Sed ne temas nur pri la agado de niaj idoj, ankaŭ ni gepatroj devas esti bona ekzemplo por ili. Do, malpli komputila aŭ poŝtelefona okupado por ke ili vidi, ke ekzistas alia mondo ekster de la ekrano.
Kiam C.G.Jung, la fondinto de analitika psikologio, post severa profesia krizo ne plu sciis, kion fari, li decidis ludi, kiel li ĝoje kaj kontente faris tion infanaĝe. Li kolektis ŝtonojn de sia ĉirkaŭo kaj dum horoj, eĉ tagoj li konstruis domojn kaj kastelojn. Malrapide lia menso klariĝis kaj novaj ideoj koncerne sian profesion enkapiĝis.

Do, ni donu al niaj idoj tempon kaj spacon por tia senzorga, sencela ludado kaj atentu pri troa ekrana uzado.