The Inflamated Mind by by Edward Bullmore- Book Review/ La Inflamita Menso de Edward Bullmore Librorecenzo

in #esperanto4 years ago (edited)

In his book, Edward Bullmore (Cambridge professor of psychiatry) reveals the scientific breakthrough on the link between depression and inflammation of the body and brain. He explains how and why we now know that mental disorders can have their root cause in the immune system, and outlines a future revolution in which treatments could be specifically targeted to break the vicious cycles of stress, inflammation, and depression. (eo)


https://pixabay.com/de/images/search/brain/

Paradigmaj ŝanĝoj bezonas tempon, sed fine ili ne estas haltigeblaj. Nia pensmaniero pri la homa naturo ankoraŭ baziĝas sur la malnova materialisma-mekanisma teorio de la franca filozofo René Descartes, laŭ kiu nia korpo funkcias kiel bonega maŝino, kaj en kiu ne estas loko por sentoj, memoroj aŭ la menso kaj ties malsanoj. La kartezia vidpunkto, do la disiĝo de korpo kaj menso, ankoraŭ estas tre aktuala en la moderna medicino. Ĝis hodiaŭ ni ne povas ĝuste klarigi la rilaton inter ambaŭ. La homa menso ne povas esti submetita al la mikroskopo. Do, por la paciento hodiaŭ haveblas ĉu fiziologia aŭ psikologia/psikiatria kuracado.

Sed antaŭ kelkaj jaroj, eĉ flanke de scienco, kelkaj sciencistoj rezistis al tiel strikta disiĝo de la duala pensmaniero.

En sia libro (2018), La Inflamita Menso (The Inflamated Mind), profesoro Edward Bullmore de Universitato Kembriĝo/ Britujo ne nur prezentas la plej lastajn trovojn en neŭroscienco kaj imunobiologio, sed ĉefe li serĉas remeti ambaŭ apartajn aspektojn de la homa naturo. Je unu momento, li parolas pri medicina apartismo, kiu apartigas korpan sanon de psika, kaj kies viktimo estas la paciento.

En sia libro li pruvas la rilaton inter depresio kaj inflamo en cerbo kaj korpo. Korpo, menso kaj animo estas konektitaj de nia imunsistemo. Antaŭe estis supozita, ke ekzistas sango-cerban baron malhelpantan interŝanĝon inter la nerva sistemo kaj la imunsistemo, nun oni scias, ke citokinaj signaloj, kiuj indikas la ekziston de inflamo, povas penetri ĉi tiun baron kaj efiki al konscio. Tiel, ekz. artika malsano kaŭzas depresion kaj estu traktataj per kontraŭinflamaj drogoj.

Kvankam la aŭtoro kiel psikiatro en la universitata hospitalo metas fokuson pri eblaj fizikaj kaŭzoj de depresio, li tamen ne pretervidas la fakton, ke socia streĉado, kiel eksedziĝo aŭ maldungo, ankaŭ povas esti kaŭzo de inflamo. Surprize, li ne eksplicite traktas la malĝustajn manĝajn kutimojn, kiuj povas kaŭzi inflamajn malsanojn kiel ekz. reŭmatan artriton.

La aŭtoro ne nur klarigas niajn fizikajn funkciojn, la kurson de depresio, skizofrenio aŭ Alzheimer-malsano kaj ties efikon al la socio, sed li ankaŭ montras al ni la ekscita historio de medicino kaj farmacia industrio, kun fokuso sur mensa malsano.

Ĉe la fino de sia libro, E.Bullmore antaŭvidas kaj taksas, ke radikale novaj traktadoj kaj medikamentoj por depreso- pacientoj estos disponeblaj dum la venontaj 10 ĝis 20 jaroj. Interdisciplinaj kuracistoj, kiuj trairas la tradician dividan linion inter medicino kaj psikiatrio, tiam traktos ilin.

Libro, kiu donas esperon kaj estas legebla en unu agado.

Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan kaj sanan tagon al vi!

Sort:  

Sed ŝajne ekzistas alia vojo kontraŭi depresion per propra volo laŭ Wim Hof. Tion mi ankoraŭ ne konis:
"