You are viewing a single comment's thread from:

RE: Steem- Break / Steem- Paŭzo

in #esperanto4 years ago

Mi ŝatas tian koncepton, cifereca minimalismo. Estas interese ke Steve Jobs praktikis tion, malgraŭ ke li estis unu el la plej gravaj teĥnologidonantoj de nia mondo. Tiaj homoj konas la malavantaĝojn de troa teĥnologia implikiĝo.

Ankaŭ min interesas tio. Fakte, mi opinias ke tia ekvilibro estas urĝa kaj nepra por nia sano mensa kaj korpa.

Mi sentas ke la afero kuŝas en la ritmo de nia vivo. Eĉ se ni ne povas multe malproksimiĝi de teĥnologiaĵoj, ni bezonegas malrapidigi la ritmon de ilia uzado. Do mi nun prenas tempon halti eĉ antaŭkomputile, trinki kafon spirante profunde, rigardante la plafonon... pensante, sentante. Mi nun penas vivi malrapide, laŭeble, malgraŭ neeviteblaj urĝaĵoj.

Sed mia tuta laborado estas teĥnologia. Mi bezonas resti proksima al komputiloj. Tamen se tion mi faras en trankvilo, tio ebligas min resti reganto je mia vivo (anstataŭ regato de miaj aparatoj).

Alia faktoro kiun mi juĝas grava estas la naturo de nia ĉiutaga agado: kiom satigaj, integraj kaj sanaj estas niaj tagaj kutimoj?

Tiusence mi donas grandan valoron al ĉiutaga meditado, korpekzercoj (jogo, batalarto), ripozado... Mi sentas ke oni devas peni ne estiĝi neglektema homo sidanta antaŭkomputile la tutan tagon (ĝenerale, perdante tempon k. vorata de distraĵoj).

Oni sentu ke teĥnologio estas nur harmonia dankiga parto de tuta —pli riĉa— vivo. Kaj tia parto estu utila... tute ne malkomfortiga aŭ ĝena.