La spaco-tempo-teorio pri la konscio laŭ Michio Kaku

in #science4 years ago (edited)

Kutime ni estas kontenta kun la nocio, ke la plej grava diferenco inter homo kaj aliaj bestoj estas, ke homo ja posedas kompleksan konscion.
La usona fizikisto Michio Kaku proponas ideon, ke plantoj, bestoj, ja eĉ maŝinoj povas havi konscion. Li ne nur nove definas konscion, li ankaŭ kvantigas ĝin. Do, konscio estas procezo, kiu per diversaj retrosciigaj bukloj (angl. Feedback loop), ekz en spaco, socio aŭ tempo, povas krei modelon por atingi apartan celon.
Por mezuri la nivelon de konscio oni determinas nombron kaj tipon de la retrosciigaj bukloj, kiujn subjekto bezonas por krei modelon pri si mem.

La plej malgranda unio de konscio estas trovebla en fotoĉelo. Plantoj ekz uzas eble dek retrosciigajn buklojn, unu por mezuri temperaturon, alia por mezuri lumon ktp. Tamen, laŭ M.Kaku, plantoj apartenas al la nivelo 0 de la konscio. Al la unua nivelo apartenas reptiloj, moskitoj kaj muŝoj, kiuj kreas modelojn pri si mem per la mezurado de la koordinatoj de iliaj kaptaĵoj aŭ pri la loko de ilia venonta partnero. Al la dua nivelo apartenas sociaj bestoj kiel lupo aŭ ĉevalo, kies retrosciigaj bukloj rilatas al ilia grupo. Tiu ĉi modeloj koncernas kompleksajn sociajn hirakiojn en la grupo, emociojn kaj korpolingvon. Komparebla al tiuj nivelo estas ankaŭ la evoluo de nia propra cerbo. Pligrandiĝante dum miloj da jaroj ĝi evoluis de malantaŭe al la frunto. Troviĝas rekte malantaŭ nia frunto la Antaŭfrunta Kortekso, kie daŭre okazas simuladon pri la estonteco, do temas pri aldona kvalito de mezurado, nome tempokonscio.

Memkonscio estu definita kiel kapablo simuladi estontajn eventojn rilate al nia celo. MRT-skanoj montris, ke pro tio estas uzataj lokoj pri memorado. Ŝajnas, ke homoj, kiuj ne plu vidas estontecon indan, perdas sian memorkapablon. Hundoj kaj katoj ne bezonas memoro ĉar ili ĉiam vivas en la prezenco.

Laŭ M.Kaku eblas konstrui iun tagon memkonsciajn maŝinojn. La plej kapablaj komputiloj nuntempe apartenas al la nivelo 0, do ili "komprenas" sian lokon en la spaco. Rigardu al AlphaGo ekzemple, la plej inteligenta ludanto tutmonde. Ĝi povas plani antauen sed nur povas agi en sia ĝuste definita framo.


Roboto Sophia (grek. Saĝo)

Sed ni estas sur la vojo koncerne tiajn progresintajn maŝinojn. La Human Connectome Project celas ciferecigi la tutan homan cerbon kaj konstrui komputilojn, kiuj posedas inteligecon, povas pensi kaj paroli.
Do, ĉu nia konscio, nia spirito konsistas el informacioj, li demandas sin. Ĉu maŝinoj, kiuj enhavas ĉiujn niajn cerbajn neŭronalajn ligilojn kaj memorojn povas agi same kiel la origina homa versio?

Por religia homo tia demando ne povas esti asertita. Spirito estas enspirigita de Dio. La konscio estas donaĵo por la homo, do ĝi ne povas ekzisti aŭ evolui el si mem. Oni ja povas admiri la tutaĵon de nova teknologio kaj neŭrobiologia strebado por AI, sed ĉu tia agado ne similas la la klopodo konstrui turon, kiu atingu la Dian ĉielon? Bone, nuntage ni ja povas konstrui tiajn turojn kreskantajn pli ol mil metrojn ĉielen. Do, ek antaŭen universen!

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!