Ho ve, mia naskiĝtago denove!

in #zamenhof4 years ago (edited)

Ĝuste morgaŭ antaŭ 160 jaroj mi naskiĝis kiel iom malforta knabo de juda familio en la vasta rusia imperio kaj mortis pro malforta koro kaj eble pro tro da fumado bedaŭrinde tro frue en Varsovio post vivo de malĝojo kaj malfacileco. Tamen mia vivlonga klopodo ŝajne ne estis tute vana, ĉu ne?

De frua aĝo mi strebis krei universalan lingvon kiel komunikilo, kiu kunigus la diversajn homojn de la mondo en spirito de homa frateco. La rezultoj de miaj revoj kaj klopodoj fariĝis tio, kio hodiaŭ estas konata kiel ESPERANTO. Malgraŭ tio, ke la mondo ankoraŭ ne agnoskas ĝian veran valoron, plaĉas al mi vidi la belan frukton de mia laboro. Estas vivanta internacia lingvo, iniciita antaŭ pli ol unu jarcento kaj nun parolata kaj ŝatata tutmonde.

Levu la glason kaj festu kun mi!